This is a summary of the Terms of Use. To read the full terms, scroll down or click here.
Uzkondiĉoj
Ĉi-tio estas home legebla mallongigo de la Uzkondiĉoj.
Malgarantio: Ĉi-tiu mallongigo ne estas parto de la Uzkondiĉoj kaj ne estas jura dokumento. Ĝi estas simple utila referenco por kompreni la plenajn kondiĉojn. Pripensu ĝin kiel helpanta interfaco al la leĝa lingvo de niaj Uzkondiĉoj.
Parto de nia misio estas:
Fortigi kaj allogi homojn de la tutmondo por kolekti kaj vastigi edukadan enhavon kaj aŭ eldoni ĝin liberpermesile aŭ transdoni ĝin en la publikhavaĵon.
Dissendi efektive kaj tutmonde ĉi-tiun enhavon senpage.
Vi rajtas libere:
Legi kaj Printi niajn artikolojn kaj aliajn dosierojn senpage.
Dividi kaj Reuzi niajn artikolojn kaj aliajn dosierojn sub liberaj kaj malfermaj permesiloj.
Kontribui kaj Redakti al niaj diversaj retejoj aŭ Projektoj.
Laŭ la jenaj kondiĉoj:
Respondeco - Vi akceptas respondecon pri viaj redaktoj (ĉar ni nur tenas vian enhavon).
Ĝentileco - Vi subtenas afablan retmedion kaj ne atakas aliajn uzantojn.
Ne malutilo - Vi ne malutilas al nia teĥnologia infrastrukturo.
Uzkondiĉoj kaj Reguloj - Vi adheras al la ĉi-subaj Uzkondiĉoj kaj al la aplikeblaj komunumaj reguloj kiam vi vizitas niajn retejojn aŭ partoprenas en niaj komunumoj.
Kun la kompreno ke:
Vi metas viajn aldonojn sub libera permesilo - kutime vi devas meti viajn kontribuojn kaj redaktojn al niaj retejoj aŭ projektoj sub libera kaj malferma permesilo (escepte ke se via kontribuo estas publikhavaĵa).
Ne estas profesia konsilo - la enhavo de artikoloj kaj de aliaj projektoj estas nur por informaj celoj kaj ne konsistigas profesian konsilon.